Kronado de monarko de Britio

Fotomontaĵo
Georgo la 6-a ricevanta la omaĝon post estanta kronita en 1937; akvarelo de Henry Charles Brewer
Kronado de Harold la 2-a ĉe Abatejo Westminster en 1066, de la Tapiŝo de Bayeux
Kronado de Henry la 4-a ĉe Abatejo Westminster en 1399

La kronado de la reĝoj de Britio estas transiga rito, religia en esenco, en kiu la nova monarko (reĝoreĝino) de Unuiĝinta Reĝlando kaj de la komunuma reĝlando estas oficiale kronita kaj vestita en reĝaj roboj.

Similaj kronadceremonioj ankaŭ estis praktikitaj en aliaj eŭropaj landoj kie reĝoj regis. Tamen, ĉiuj aliaj landoj - inkluzive de la Roma Vatikano - ĉesigis la tradicion de kronadceremonioj kaj anstataŭigis ilin per pli modestaj nomumaj ceremonioj.

La kronadceremonio kutime okazas plurajn monatojn post la morto de la antaŭa reĝo, tio estas ĉar la ceremonio estas konsiderita feliĉa okazaĵo kiu ne taŭgas por la periodo de funebro (la tempointerspaco ankaŭ permesas la organizon de la ceremonio esti kompletigita). Reĝino Elizabeto la 2-a, ekzemple, estis kronita la 2-an de junio 1953, kvankam ŝi surtroniĝis la 6-an de februaro 1952, la tagon kiam ŝia patro mortis.

La ceremonio kutime estas farita fare de la Ĉefepiskopo de Canterbury, kiu estas la altranga kleriko en la eklezio de Anglio. La ceremonion ĉeestas ankaŭ la registarestroj en Britio, estroj de eksterlandoj kaj multaj aliaj gastoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search